Monday 8 December 2008

Bonvenon al Azio

www.azinonia.blogspot.com


Azio estas kontinento de diverseco kaj bunteco. Laŭ grandeco, varmeco, alteco, koloro, etno, religio, ekonomio, socio ktp. De multaj jaroj Esperanto servas kiel ligilo inter la diversaĵoj. Jen, mi klpodas ion fari malgrandan por utiligi Espearnton kaj diskonigi la buntecon de Azio inter esperantistoj aziaj kaj aliaj.

Estis mia revo eldoni espento-revuon pri kulturaj aferoj. Ja estas bona ideo sed postulas tempo por realigi ĝin pro financaj malsufiĉoj. Intertempe, mi prezentas pli facilan vojon - por atingi al la celo de esperanto-revuo.

"www.azionia.blogspot.com" estas tiu paŝo. La vorto Aziano estas kunigo de "AziO" kaj "nia". Ĝi estos la paĝo kiu akceptas ideojn, opiniojn, vidpunktojn kaj rakontojn de aziaj landoj de aziaj landoj. Ĝi enhavos artikolojn pri: arto, kulruto, religio, socio, modo, juna vivo, amo, politiko, lingvo,literaturo, forlkrakonto, manĝaĵo, edukado, konstruaĵo/arkitekturo kaj aliaj.

Per simpla Esperanto, vi povas verki artikolojn pri supre menciitaj temoj. Viaj vidpunktoj, surbaze de via lando, kulturo kaj socio estas grava por legantoj de aliaj aziaj (kaj ankaŭ aliaj landoj). Ĝiaj legantoj en unu paĝo komprenos la geografian kaj kulturan diferencon inter aziaj landoj.

Do, mi petas vin verki ion kaj sendi ĝin al mi. Kun via artikolo estu ankaŭ via eta foto, via mallonga enkonduko, fotoj rilate al la artikolo ktp. Sendu ilin al : razeno(a)gmail.com aŭ azionia(a)gmail.com

La artikoloj aperos laŭ la dato mi ricevos ilin. Nova artikolo venos surpre kaj malnovaj restos malsupre. Krome, troviĝos arkivo de malnovaj artikoloj laŭ monato.

Amike,

Razen Manandhar

3 comments:

Anonymous said...

Jes, Azio estas kontinento de diverseco kaj bunteco. Sed al mi sxajnas, ke azianoj kutime pli facile komprenas unu alian ol azianoj komprenas euxropanojn aux euxropanoj komprenas azianojn. Mi estas siberiano, kaj sentas min pli aziano ol euxropano. Partoprenante en forumo "lernu.net" mi vidas tie cxefe euxropanan pens-manieron. Mi opinias, ke se ni volas uzi Esperanton en Azio, ni devas pli atenti al komunikado inter ni, azianoj. Komunikado kun Euxropo ankaux gravas, kompreneble.
Blogo pri azia kulturo estas bona afero.

Stefano said...

Saluton Razen,

tutcerte estos interese sekvi la evoluon de tiu ĉi retejo pri la Azia kulturo.

Permesu al mi atentigi vin pri la tagĵurnalo de Mirejo Groĵan, kun-prezidantino de Svisa Esperanto-Societo (SES), kio estas tre riĉe ilustrita de bildoj:

http://mirejo.blogspot.com/

kaj kio priskribas ŝiajn spertojn, travivaĵojn en Azio: Koreio kaj Japanujo, kie ŝi restadas jam de monatoj. Verŝajne estus interese ke via blogo havu ligon al tiu de Mirejo.

Kun amikaj salutoj kaj bondeziroj,
Stefano Keller
sekretario de SES:
http://stefanokeller.blogspot.com/

Razeno said...

Karaj,
Koran dankon por viaj komentoj.
Mi petas vin, bonvolu disendis informon pri gxi, precipe al azianoj, kaj igi ilin verki por gxi.

Rosto,
Vi pravas. Mi tre gxojus se venos kontribuoj el okcidenta Azio por gxi. Por ke homoj eklernu ke Azio ne estas nur "oriento".

Amike, cxiam,
Razeno de Nepalo