Wednesday 1 July 2009

Numero 03: julio 2009

ENHAVO:
1. Irano:Puĉo en Irano : Reza
2. Ĉinio:La komenco de l' mondo : WANG Chongfang
3. Vjetnamio: Surluna Kuniklo : Verda Petalo

{Irano}
Puĉo en Irano
Reza

Nun pli facile oni povas paroli pri la puĉo en Irano. Fakte la fraŭdo kiun oni faris vendrede je la 12a de junio estis enkonduka fazo de puĉo kiun estris s-ro Ali Ĥamenei -la gvidanto de islama revolucio- kontraŭ la respubliko. Oni povas konkludi ke je la 19a de junio 2009 jam estis fino de islama respubliko de irano kaj komenciĝo de "islama regado de irano". Nun s-ro Ĥamenei forĵetante la voĉon de la irana popolo decidas la aferojn laŭ sia emo kaj prezidentigas sian favorulon kaj ne tiun kiun la plimulto "elektis".


Ekde la venko de la revolucio en 1978 ene de la revoluciuloj esti du frontoj: islama respubliko kaj islama regado. Ajatollaho Ĥomejni emis al respubliko kaj pro tio ke li estis tre potenca kaj lia sekvantaro estis la plej multo, kredantoj al la islama regado ne sukcesis ion fari kaj ili silenteme atendis favoras oportunan okazon. Post la morto de Ajatollaho Ĥomejni elektiĝis Ali Ĥamenei kiel la gvidanto de la islama revolucio. Ĥamenei heredis postenon al kiu li devis sin pruvi ĉar lia antaŭulo estis tre influhava kun vasta potenco, do li devus krei siajn apostolojn kaj tiel pli kaj pli kolektiĝis ĉirkaŭ li ĝuste tiuj apogantoj de "islama regado" kiu laŭ sia teorio devas gvidi la ŝafojn al favora paŝtejo kaj ke la plimulto estas nesciantoj kaj "religiaj scienculoj" taskas decidi kaj gvidi ilin al "la rekta vojo de la kredantoj". Tiel estis ke s-ro Ĥamenei pli kaj pli malproksimiĝis de la apostoloj de sia antaŭulo kaj kreskis lia propra apostolaro, li donis pli kaj pli da eblecoj al "Revolucia Gardantara Armeo" (RGA) kaj la generaloj de RGA okupis iom post iom pli da postenoj en la registaro. Senoficigaj postenoj pli grasiĝis ol elektitaj kaj tiel "respublika flanko" pli kaj pli maldikiĝis. Elektiĝo de Mohammad Ĥatami en 1997 estis amara evento al la fronto de islama regado ĉar Ĥatami estis defendanto de la respublika fronto kaj ĝuste pro tio okazis ardaj konfliktoj dum la prezidenteco de Ĥatami kiu estis kaj daŭre estas pli ŝatata de la irana popolo ol s-ro Ĥamenei kaj tion kompreneble la kontraŭa fronto neniel povas toleri ... .

En junio 2005 tiam kiam Ĥatami finis sian duan periodon de sia prezidenteco kaj laŭ la leĝo devus forlasi la postenon aperis ornamita "kontraŭ difekta" Ahmadineĵad - eksRGAano- kiu po 3 jaroj estis urbestro de Tehrano kaj monĵetadis al malriĉaj kvartaloj de Tehrano sen fari ion bazan laboron aŭ planon rilate la urbo mem. Dum 3 jaroj li malrekte aĉetis la malriĉulojn de Tehrano laŭ la granda antaŭ planita projekto kiun hodiaŭ oni povas rimarki.

Ahmadineĵad estis "elektita" kiel prezidento kaj tiel komenciĝis nova erao kiu estis laŭ la kordeziro de s-ro Ĥamenei. Ahmadineĵad estis idealo de Ĥamenei kiu plenumis liajn planojn kaj tiel la prezidento fariĝis pura sklavo de la gvidanto dum la antaŭaj neniam estis tiel.

Finfine venis tempo post 4 jaroj por balotado kaj laŭ la leĝo oni devus (re)elekti la prezidenton kaj tiel aperis problemoj. Komence sin anoncis Mohammad Ĥatami sed "oni" avertis lin ke li ne havos bonan sorton(!?) insistante la kandidatiĝon do li rezignis kaj poste aperis Mir Hosejn Musavi.

Kiu estas Mir Hosejn Musavi?
Li estis ĉefministro ekde 1980 ĝis 1998, tre favorata kaj subtenata de Ajatollaho Ĥomejni sed konfliktita kun Ali Ĥamenei la tiama prezidento. Musavi kaj Ĥamenei dum sia kolegado havis profundajn konfliktojn kaj ĉiam s-ro Ĥomejni subtenis al Musavi. Post la forpaso de Ĥomejni kaj ŝanĝo de la konstitucio kaj elektiĝo de Ĥamenei, Musavi forlasis ĉiujn postenojn registarajn kaj laŭnome fojfoje aperis kiel ano de la konsilio de la gvidanto sed tio estas nur kiel prestiĝo. Li okupiĝis pri sia arta hobio desegnado kaj urboplanado sed la respublika fronto premis lin sin anonci kiel kandidato "ĉar la respubliko flanko estas en danĝero". Kaj finfine Mir Hosejn jam decidis kaj sin anoncis "ĉar sentis danĝerojn al la lando" kaj ke "la mensogistoj kaj palmistoj regas la ŝtaton" ...

Estis klara ke Ĥamenei ne toleros Musavion pro antaŭa sperto sed oficiale ne eblis bari lin. Musavi estis/as sufiĉe bonfama pro sia laboro kaj la popolo havas sufiĉe bonan memoron pri lia agado dum la ĉefministra funkciado.
Do la RGA-partio planis "silentan puĉon" kontraŭ la balotado kaj tiel aperis "miraklo" ke Ahmadineĵad estis reelektita dum la granda plimulto ne voĉdonis al li!

Oni sukcsis puĉi kotraŭ la popolo kaj malliberigi respublikon lasante finan punkton al ĝi kaj tiel komenciĝas la epoko de la islama regado en Irano sed ĉu irana popolo toleros? Estas fortaj duboj, la historio ne memoras ke iu puĉo longe daŭris.

=
{Ĉinio}
La komenco de l' mondo
WANG Chongfang

(Tiu ĉi drame streĉa antikva ĉina legendo, kiun nia juna azia kunlaboranto poeziigis, kun la optimismaj finversoj estas konvena enkonduko de tiu ĉi printempa numero.)

En la komenco nia mondo
ekestis kvazaŭ ovo granda.
Ekzistis do nek mar' nek monto,
nur la kaoso prakonstanta.

Prapatro nia, virkoloso:
La sanka Panko lin nomas oni.
De la komenco en kaoso
li ekis ĝermi kaj burĝoni.

Naskiĝis Li kaj malrapide
dum longa temp' li sin etendis
en dolĉa dormo. Sed subite
ekvekan vokon li eksentis.

Nun Li per okulpar' avida
bedaŭre vidis nur nenion
krom la mallum'. Do Li tedita
decidis krei harmonion.

Hakilon prenis Li de ie
kaj la mallumon forte hakis.
Kun tondra bruo kolizie
la granda ovo dise krakis.

Tuj la malpeza materio
leviĝis alten kaj la helo
aperis de la galaksio
kaj estis preta la ĉielo.

La peza, miksa elemento
iom post iom sube marĉis,
ĝi iĝis seka de pravento.
La temp' ankoraŭ ne ekmarŝis.

Li poste staris sur la tero,
ĉielon tenis per la kapo
plenfirme, por ke la danĝero
ne falu teren kun mortfrapo.

Solece kaj senmove staris
Li, spite al la lac', doloro.
(Ho, kian Li miraklon faris!
Lumigu lin la dank', memoro!)

Longtempo pasis for. La tero
kaj la ĉiel' jam estis firmaj
sed la koloso en la sfero
seniĝis jam de fortoj ŝirmaj.

Post la longdaŭra kre-laboro
ripozon ankaŭ li deziris.
Li ekkuŝiĝis kun langvoro.
La viv' foriris. Li martiris.

El lia lasta, laca spiro
fariĝis nuboj kaj la vento
kaj la stertor' de l' giganta viro
kreskis je tondra firmamento.

Okulo dekstra iĝis suno,
kaj la alia -- milda luno,
brakoj, piedoj -- grandmontaro,
la sango jen rivero, maro.

La vejnoj iĝis vojoreto,
el karno lia: tero, humo
hararo blanka: altkometo,
la haŭt' foliarbar' en zumo.

Prapatro nia, granda Panko
donacis grace harmonion,
ne estas ve, ne estas manko
al Li ni danku ĉion tion.

el Norda Prismo
[fonto: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/komenco.html]
=
{Vietnamio}
Surluna Kuniklo
Verda Petalo
(Vjetnama porinfana fabelo)

Malnovtempe foje, ĉe ombra kaj freŝa angulo de iu arbaro, intime kaj gaje ludis kaj amuziĝis tri infanaj bestoj: Kuniklo, Simio kaj Mustelo. Tiuj-ĉi estis tre bonkoraj junaj amikoj.
De la Ĉielo, Maljuna Feo, vidante ilin kune ludi, kredis ke ili estas tre bonaj amikoj, sed ankoraŭ deziris ĝuste scii kiu el ili estas la plej bonkora.

Li tuj ekflugadis malsupren sur la Teron kaj prenis sur sin la formon de mizera almozpetanto kun malnova kaj malpura ĉapelo, kun ŝiritaj veŝtoj sur sia tre maldika korpo kaj kun nudaj piedoj malfortaj.
Li tre pene malrapide marŝadis paŝon post paŝo, la buŝo ĉiam senspire ĝemante: "Mi estas tro malsata, tro malsata! Savu min, savu min!"

Tion aŭdinte, niaj tri amikoj ĉesis sian ludon kaj rapide endiskuris en profundan arbaron por serĉi ion eblan fari donacon al la maljuna almozpetanto, esperante trankviligi lian grandan malsaton.

Post kelka momento, amiko Simio jam revenis, kunportante en siaj brakoj multajn fruktojn nome bananojn, kastanoj, ananasojn. Amiko Mustelo ankaŭ jam kaptis grandan fiŝon por al la malfeliĉulo donaci.
Sed, sed, kun senenhavaj manoj revenis nur Kuniklo, nia tria amiko. Multe li jam serĉis sed nenion trovis. Tre malgaje, li sidiĝis sur grandan stonon. Li enpreniĝinte klinis sian kapon. Li pensis, pensis, pripensis... Subite en sia cerbo kiel fulmo ekbrilis bela grandanima ideo. Li tuj petis de amiko Simio plurajn sekajn branĉojn de arbo. De amiko Mustelo li ankaŭ petis iom da fajro.
Li rapide komencis grupigi lignojn en granda amaso kaj ĝin ekbruligis. Li estis preparanta ensalti en la grandan fajron. Ĝustatempe la mizera almozpetanto subite reprenis sur sin sian originalan fean formon.

La maljuna Feo grupigis la tri amikojn kaj dolĉege diris: "Miaj karaj nepoj! Ĉiuj tri vi estas tre, tre bonkoraj infanoj. Sed la plej bonkora el vi estas amiko Kuniklo. Nia Kunĉjo ne timas fajron, ne timas danĝeron kaj aŭdacas oferi sian korpon, sian vivon por helpi mizerulon, por savi la alian".

Post tiuj vortoj, la maljuna Feo ĉirkaŭprenis inter siaj brakoj nian feliĉan Kuniklon kaj ambaŭ ekflugis supren la Ĉielon, laŭdirekte al la Luno. Kaj la ceteraj amikoj Simio kaj Mustelo ambaŭ kune rigardis kun grandega miro tiun miraklan flugadon.
Kaj de tia sankta tempo, tre regule, ĉiumonate, en plenluna nokto, niaj infanoj kaj eĉ iliaj gepatroj denove havas sanan okazon kontempli la konfuzan fabelan silueton de nia kara Kuniklo, aperante sur la bela kaj milda fizionomio de la Luno.
= = =
Redaktante:
Jen estas la pruvo ke tiu ĉi reta gazeto ne daŭros. Post mia longa laboro kaj petado al multaj gesamideanoj el diversaj landoj, mi ne sukcesis trovi artilkolojn/verkojn por tiu ĉi gazeto. Venis al mi raportoj pri Esperanto-movado kiun mi ne intencas uzi sed neniu verkis precipe por Azionia, tre bedaŭrinde. Mi kulpas, ke mi imagis pri multkolora, vere azia reta gazeto. La mallonga sperto donis al mi eliluziigon, tre grava por mia estonta esepranta vivo.

Ŝajnas al mi ke ni Azianoj pli multe volas ĝui "movadon". Kaj, mankas al ni verkantoj pri siaj landoj, kulturoj. Nu, mi venas al la punkto ke tiu ĉi estos la lasta numero de Azionia. Mi atendas viajn sugestojn.

Wednesday 1 April 2009

Numero 02: aprilo 2009

Enhavo:
1. Vietnamio : La mondaj heredaĵoj en Vjetnamio : Nguyen Thu Quynh
2. Ĉinio: Kiel fariĝi fluparolanto? Ĉu eblas por azianoj? : Bill Mak
3. Ĉinio: Omaĝe al Zamenhofa Festo : Zhuang Qixiong
4. Koreio : Esperanto estas grava por Azio : Lee Hyun Hee
5. Japanio : La plej bongusta : Osioka M

{Vietnamio}
La mondaj heredaĵoj en Vjetnamio
Nguyen Thu Quynh

En la listo de homaraj heredaĵoj klasifikitaj de UNESCO , Vjetnamio posedas tri kulturajn (̣ la antikva imperia urbo de Hue, la pejzaĝo Cham de My Son, la antikva urbo de Hoi An ), du naturajn ( la Golfo de Ha Long, la nacia parko de Phong Nha - Ke Bang ), du nemateriajn kaj buŝajn ( la Kortega muziko Nha Nhac de Hue, la kulturo de gongoj de Tay Nguyen ) kaj unu kun interesoj samtempe geomorfologia, geologia, kultura kaj historia.

1. La Kortega muziko ( Nha Nhac ) de Hue

La Kortega muziko de Hue aŭ Nha Nhac ( en vjetnama: " eleganta muziko " aŭ " ceremonia muziko " ) estas muziko de la kortego de l'imperiestro koncertita dum tiel ĉiujaraj ceremonioj, religiaj datrevenoj kaj eventoj kaj dum specialaj eventoj nome kronadoj, entombigoj aŭ oficialaj bonvenigoj. La Nha Nhac estis la dua vjetnama kultura heredaĵo rekonita de l'UNESCO kiel netuŝebla kultura efektivaĵo de la homaro ( en 2003 )

2. La Golfo de Ha Long


La Golfo de Ha Long, originala heredaĵo , ŝirmas gravajn postrestaĵojn de la procezo de formado kaj evoluado de la tera krusto. Ankaŭ ĝi estas la lulilo de antikvuloj Vjet. Ĝi nombras ĉirkaŭ 1.600 kalkajn insulojn kaj insuletojn, kiuj kreas spektindan maran pejzaĝon. La aparte estetika valoro de tiu pejzaĝo kompletiĝas per lia granda biologia intereso. Ĝi ŝirmas grandan diversecon de ekologiaj sistemoj nome arbaro da lagunoj, masivoj da koralo, tropikaj sekaj arbaroj sur kalko, ktp. En 1994, ĝi rekoniĝis monda natura heredaĵo kaj en 2000, UNESCO duafoje ĝin klasifikas monda heredaĵo pro lia intereso geomorfologia, geologia, kultura kaj historia.

3. La arkeologia pejzaĝo de My Son


La pejzaĝo de My Son situas je tridekoj da kilometroj de Hoi An, en la komunumo Duy Phu, distrikto Duy Xuyen, provinco Quang Nam. Tio estas unu el la plej gravaj lokoj de l'antikva reĝolando Champa. Konstruita inter la VIIa kaj la VIIIa jarcentoj, en My Son restadas historia postrestaĵo , de nun klasifikita de UNESCO monda hederaĵo. La pejzaĝo enhavas ĉirkaŭ 70 arkitekturajn faritaĵojn el brikoj kaj ŝtonoj, situantajn en koro de verdiĝanta valo. Tiu diverseco atestas la genion kaj lertecon de Chamaj metiistoj. Konstruita sub la reĝado de la reĝo Bhadresvaraman ĉe fino de la IVa jarcento, My Son fariĝas la kulta loko de la reĝolando Champa, je brahamanisma religio. Dank' al la konservado de kulturaj aktivecoj, al la restaŭrado kaj al la konstruado, kiujn al ĝi rezervadis la Champa popolo, My Son havas pli multe da arkitekturaj kaj skulptartaj postrestaĵoj ol alia ajn Chama pejzaĝo de la lando.

4. La urbo de Hoi An


La urbo de Hoi An situas en la provinca urbo, provinco de QuangNam. Fondita en la VIIa kaj VIIIa jarcentoj, tiu antikva urbo antaŭe estis grava haveno de Centro de la lando. Laŭ la fadeno de jardekoj, ĉiuj arkitekturaj stiloj intermiksiĝas por doni unikan stampon al tiu urbo nun enskribita en la listo de heredaĵoj de la homaro. 884 konstruoj estas entabligitaj pro siaj interesoj historia kaj arkitektura. Certaj tegmentoj estas rekovritaj je miloj da konkavaj kaj konveksaj telegoj. Unu el la plej interesaj monumentoj estas la kovrita japana Ponto. Nuntempe, la antikva urbo de Hoi An jam preskaŭ sendifekte konservas vastan arkitekturan kompleton entutigantan pagodojn, komunumajn domojn, putojn, domojn konsekritajn al prauloj, loĝejojn, bazarojn. Tiu urbo estas vera muzeo en plena aero kaj vivanta je la arkitekturo kaj vivmodo de dum la feŭda periodo urbanoj.

5. La Nacia Parko de Phong Nha - Ke Bang


La Nacia Parko de Phong Nha - Ke Bang enviciĝas inter la trideko da kulturaj kaj naturaj heredaĵoj de 160 landoj, membroj de la Konvencio por protektado de mondaj heredaĵoj de l' UNESCO. Situante en la vilaĝo Son Trach, oriente de la montaro Truong Son, Phong Nha - Ke Bang nombras multajn belegajn grotojn, arkeologiajn pejzaĝojn, historiajn postrestaĵojn multvalorajn kaj tropikan sovaĝan arbaron kun granda biodiverseco. Tiu lasta ŝirmas fakte 751 vegetalajn speciojn, kies 36 estas enskribitaj en la Ruĝa Libro de Vjetnamio, kaj 381 animalajn speciojn. Laŭ la Brita Asocio de speleologia esplorado, la subtera reto de Phong Nha havas la plej gravan longecon en la mondo, la plej altan kaj la plej larĝan eniron de groto, la plej vastan kaj la plej belan sablejon, la plej belegajn stalaktitojn kaj stalagmitojn.

6. La malnova imperia urbo de Hue


Situante en Centro de Vjetnamio, Hue estis antaŭe la ĉefloko de reĝoj Nguyen ( 1558 - 1945 ). Ĝi estas famkonata pro siaj pagodoj, temploj, citadelo, reĝaj tomboj , kaj sia belega arkitekturo en harmonio kun romantikaj pejzaĝoj. Krome Hue estas la kultura centro de la lando, ĉar ĝi ĉiam sukcese antaŭgardis sian tradician kulturan identecon. En 1993 , ĝi estas klasifikita en la listo da mondaj heredaĵoj fare de l' UNESCO.

7. La kulturo de gongoj de Tay Nguyen


La kulturo de gongoj de Tay Nguyen estas rekonita en 2005 de l'UNESCO nemateria kaj buŝa hederaĵo de la homaro. Ĝi sin tenas en 5 provincoj de Tay Nguyen ( Dac Nong, Dac Lac, GiaLai, Kon Tum kaj Lam Dong ). La gongoj estas intime ligitaj kun diferencaj aktivecoj de minoritataj etnoj kiel Ede, Bana, Ma, Lac …Kiel integra parto de la vivo de tiuj lastaj, ili estas ankaŭ privilegia rimedo de komunikado kun la Spiritoj kaj la Transmondo. Tiuj instrumentoj povas esprimi la ĝojon kaj la malĝojon, tiel atestante ĉiujn ŝanĝojn rilate al la ĉiutaga vivo. La plimulto da vilaĝoj kaj vilaĝetoj de Tay Nguyen aranĝas al ĉiu el si unu kompleton da gongoj por servado de komunumaj aktivecoj kaj de festoj.
===
{Ĉinio}
Kiel fariĝi fluparolanto? Ĉu eblas por azianoj?

Bill Mak

Esperanto estas ja pli malfacile por azianoj. Sed kompare ol aliaj lingvoj, ĝi jam estas certe multe pli facila. Antaŭ jaroj mi aŭdis lingviston kiu diris ke Bahasa Indonesia estas la plej facila lingvo en la mondo, eĉ pli ol E-o. Sed mia sperto ŝajnas male. Mi lernis la bahasan dum tri jaroj. Ĝi certe estas pli facila ol multaj aliaj lingvoj, sed certe ĝi ne estas facila kompare ol E-o.

Mi pensas ke prononcado estas unu el la plej rimarkindaj problemoj de aziaj E-istoj. Mia denaska lingvo estas la kantona ĉina, certe mi emas paroli iun ajn lingvon kun kantona akcento. Sed oni ne aŭdus ĉinan akcenton en mia E-parolado. Unu el la ĉefaj kialoj estas ke mi multe babilis kun fluparolantoj kiam mi estis komencanto. Krome, mi renkontis homojn kiuj parolas kun diversaj akcentoj, kaj mi povas elekti tian akcenton kiu sonas al mi plej klare (kaj plaĉe). Interalie, mi trovas la E-prononcadon de D-ro Dasgupta ege bela sed bedaŭrinde ne la plej facile komprenebla.

Grave estas ke oni estu senhonta dum la lernado ekde la komenco. E-on mi memlernis dum 3 monatoj sed parolado estis por mi tre malfacila. Tre bonŝanĉe mi gastiĝis ĉe E-familio dum 3 monatoj. Tiam E-o fariĝas necesa ĉiutaga komunikilo. Cetere, mi devas danki Normand Fleury kaj Zdravka Metz por ties verda inspiro kaj amplena pacienco. Precipe Zdrvaka, kiu estas bonega instruistino, iom strikta, ĉiam puŝas min. Kiam ajn mi petas ke ŝi parolu plimalrapide, ŝi respondis ke mi aŭskultu plirapide. Dum mia E-instruado, kutime Ĉe-metode, mi ofte insistas tion se la studentoj povas elteni la konfuzan senton je la komenco.

Mi sentis tre bonŝanĉe ke dum mia lernado, mi renkontis plurajn tre elstarajn s-anojn kiuj ne nur parolas E-on klare kaj bele, sed ili mem estas tre inspiraj homoj. Iliaj vortoj miras min. Oni ne forgesu ke ĉiuokaze lingvo estas nur ilo, eĉ pli grave estas la enhavo. Por mi, kiel lingvisto, mi havas konstantan kontakton kun kelkajn E-lingvistojn. Kiel budhano, mi klopodas roli aktive en la E-budhana komunumo. Tre gravas fakaj grupoj kie E-o fariĝas signifoplena ilo anstataŭ nur ia amika sed hazarda babilado.

Dum mia dujara restado en Ĉinio, mi rimarkis ke ne mankas entusiasmo inter la dek-miloj da E-amikoj, kiuj bedaŭrinde restas eternaj komencantoj. Malgraŭ ties entusiasmo, ili mem estas malbona reklamilo por E-o. Precipe kiam ili varbas al la mondo ke E-o estas la plej facila lingvo sed ili mem nur povas balbulte paroli. Io mankas en la lingvo-kleriĝado. Mankas altnivela instruisto. Mankas studentoj kiuj agnoskas kaj komprenas la gravecon de altnivelaj instruistoj. Mankas kondiĉoj kiuj altiras kaj tena altnivelajn instruistojn.

Foje mi pensas ke lingvolernado estas kiel fajro. Oni transdonas fajron de unu torĉo al alia.

Estas grave ke la lingvo ne restu nur kiel vortoj senvivaj. Lingvo estu utila, vivanta ilo por io. Pro tio, tiuj kiuj deziras fariĝi fluparoli E-on multe kontribuu kaj laboru por la movado. Dum la laborado, la lingvo fariĝas utila kaj necesa. Kaj neceseco farigas pliboniĝon kaj eventuale perfekton.

Mi memoras ke antaŭ 15 jaroj mi havis tiom grandan deziron fluparoli E-on ke iunokte mi komencis sonĝi en Esperanto. Nun pro mia studado, plej gravas por mi fluparoli la japanan. Feliĉe antaŭ kelkaj semajnoj, mi ankaŭ ekkomencis sonĝi en la japana. Kvankam ke en la sonĝo mi ne komprenis ĉion, mi fidas ke malgraŭ mia malrapida vira cerbo, iam mi fariĝos fluparolanto!

===
{Ĉinio}
Omaĝe al Zamenhofa Festo
(laŭ ĉinesko Hexinlang)
Zhuang Qixiong

Kun emocio

ni festu

grandan tagon

laŭ racio.

La talenta Zamenhof

----lingva utopio?

Per paca ambicio;

Por homara frateco

kaj socia harmonio.

Plej glora

defio!
===
{Koreio}
Esperanto estas grava por Azio
Lee Hyun Hee

Kiam mi estis komencanto,tiam mi volis legi unu artikolon,tamen ĝi estis tro malfacila por mi. mi tiam pensis ke Esperanto ankaŭ estas malfacila lingvo same kiel angla lingvo.

Tamen poste mi rimarkis ke tiu eŭropano, kiu skribis tiun artikolon, miksinte kun siaj naciaj vortoj. Esperanto estas pli facila lingvo, komparante ĝin kun aliaj eŭropaj naciaj lingvoj. Kvankam vortoj devenis de Eŭropo, tamen Esperanto plaĉas al mi, ĉar ĝi havas akuzativon, kiun eŭropanoj ne ŝatas kaj gramatiko estas simpla kaj ĝi prononcas laŭ skribo kaj skribas laŭ prononco, tute same kiel Korea Lingvo. En Azio estas multe da landoj, kiuj havas siajn proprajn naciajn lingvojn. Antaŭ ol mi lerni Esperanton, neniun geamikojn mi havis en tuta mondo, tamen nun mi havis multe da geamikoj, kun kiuj mi ĉiu tage povos renkonti, vidante unu la alian per komputilo. Mi nun pensas ke Zamenhof jam ŝajne antaŭvidis ke post 120 jaroj naskiĝos interneto kaj hejme ĉiuj Esperantistoj facile povos renkonti kaj babili unu kun la alia. Mi estas feliĉa, pro Esperanto kaj interneto. Mi nun pensas ke se mi ne lernus Esperanton, kiel mi povos komunikiĝi kun geamikoj el Nepalo, Barato,Vjetnamio, Ĉinio kaj Japanio en azio?

Ju pli facila estas lingvo, des pli utila estas ĝi por homaro,ĉu ne? Ni, aziaj Esperantistoj faru penadon propagandi Esperanton al ĉiuj aziaj landoj, por ke ni facile povu komunikiĝi unu kun la alia.Por eŭropanoj, Esperanto estas tro facila, tial ŝajne ili subtaksas ĝin, tamen por azianoj Esperanto estas pli grava por komunikiĝi unu kun la alia. Tio estas vojo ,kiu iras al paco, kiu progresigas aziajn landojn,laŭ mi.
===
{Japanio}
La plej bongusta
Osioka M

Iam venis al mi tri esperantistoj el fora lando, kaj post vespermangxo kuirita de mi, ili aplauxdis, "La plej bongusta hejma kuirajxo en Japanio!"

Mi demandis, "Kiom da japanaj hejmoj vi jam vizitis?"

"Bedauxrinde! Nur unu, vian hejmon por la unua fojo kaj la lasta en Japanio. Ni devas morgaux flugi hejmlanden."

===
Redaktante

Estas bedauxrinda ke mi ne sukcesis allogi al multaj geamikoj el Azio verki por tiu cxi revueto. Do, mi poste decidis eldoni gxin kvar foje en jaro. Ecx por tio mankis suficxe da artikoloj. Jen mi iel eldonas gxin kiel tiel eblas. Mi antauxvidas vian plidensan kunlaboron.

Mi dankas al KAEM ke gxi donis spacon en la bulteno "Esperanto en Azio" pri nia revuo.
,

Thursday 1 January 2009

Numero 01: januaro 2009

Enhavo
1. Lingvoj de Filipinoj (Filipinoj)… Viktoro Medrano
2. Sub la Vasta Ĉielo (Indonezio)…Yohanes Manhitu
3. Ĉiuj nacioj frate vivas (Ĉinio)…Teng Jun
4. Ombro (Mongolio)…Darmamijn Batbajar
5. Menuo (Japanio)…Osioka M
6. La klasoj de emocio (Vjetnamio)…Feniska
7. Pri Oomoto (Japanio)…Okuŭaki Toŝiom
= =
{Filipinoj - PH}
Lingvoj de Filipinoj
Viktoro Medrano

Pli ol 7100 vulkanaj insuloj sin banas jen en paca tropika suno, jen en perforataj tajfunoj. Tio estas Filipinoj, lando de kontrastoj kaj paradoksoj, kunfandiĝo de la Okidento kaj Oriento. Pri kio oni pensas kiam iu mencias la vorton 'Filipinoj'? Eble oni memoras la tromulton da ŝuoj de Imelda Marcos aŭ la revoluciojn kontraŭ koruptaj prezidentoj. Sed kompreneble Filipinoj estas pli ol nur tio. Filipinoj estas lando de diverseco kaj en popolo kaj lingvo.

Etonologia studo (http://www.sil.org/ethnologue/) listigas 168 vivantajn lingvojn parolatajn en Filipinoj. Ili estas ja tre diversaj. Pliparto da tiuj lingvoj apartenas al la Aŭstronezia (Malajo-Polinezia) lingvofamilio, al kiu ankaŭ la Havaja, Fiĝia, Samoa, kaj Indoniezia lingvoj apartenas. El la indiĝenaj lingvoj de Filipinoj, ok ĉefaj lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj. Tiuj kaj aliaj unualingvaj loĝantaraj procentoj estas [1] la tagologa (29.3%), en Manilo, centra kaj suda Luzon, kaj en la insuloj de Mindoro kaj Marinduque; [2] la Cebua (23.3%), en Cebu, Bohol, orienta Negros, okcidenta Leyte, kaj partoj de Mindanao; [3] la Ikoka (9.3%), en nordaj partoj de Luzon; [4] la Hiligajnona (9.1%), en partoj de Panay kaj okcidneta Negros; [5] la Bikola (5.7%), en suda Luzon kaj Catanduanes; [6] la Varaj-Varaja (3.8%), en Samar kaj Leyte; [7] la Pampanga (3.0%), en partoj de centra Luzon; kaj [8] la Pangasina (1.8%), en centra Luzon. La Filipina loĝantaro estas nun pli ol 73 milionoj.

La nacia, kaj plej parolata, lingvo de Filipinoj estas Filipina, kiu baziĝas sur la tagaloga. Praktike la tagaloga kaj la Filipina estas sinonimaj, sed teorie la Filipina estas plilarĝigo de la tagaloga. La tagaloga estas la plej riĉa de ĉiuj Filipinaj lingvoj kaj havas la plej vastan literaturon. La tagalogan parolas multaj Filipanoj kiel duan lingvon. La lingvo estas instruata en lernejoj en tutaj Filipinoj.

La diversaj indiĝenaj lingvoj ofte estas tiom malsamaj ke oni ne interkompreniĝas, sed multaj vortoj estas similaj...

La historio de la Filipina kiel la nacia lingvo ampleksas pli ol 60 jarojn. La Nacia Lingva Instituto establigis la 13an de novmembro 1936 sekve al la "Commonwealth Act Number 184" por la studado de Filipinaj dialektoj por evoluigi kaj adopti komunan nacian lingvon bazitan sur unu el ekzistantaj indixenaj lingvoj. Tio necesigis la studadon de ĉiuj indiĝenaj lingvoj parolitaj de pli ol duonmiliono da Filipinanoj kaj la elekton de lingvo kiel la bazo de la nacia lingvo. En 1937 la Instituto rekomendis la tagalogan kaj eldonis gramatikon kaj vortaron. En 1959 la Departemento de Eduko nomis la Tagalog-bazitan lingvon 'Pilipino' kaj ekdisvatigis ĝin. Estas multaj novaj vortoj kreitaj el malnovaj radikoj. La Konstitucio de 1973 do deklaris ke la Nacia Asembleo devus evoluigi kaj adopti komunan nacian lingvon nomintan "Filipino", supozeble bazitan je Pilipino. Dume Pilipino kaj la Angla restis kiel oficialaj lingvoj. El la 1970aj jaroj, Pilipino enkondukiĝis kiel la lingvo de edukado kune kun la Angla...

La aktuala parolado de Filipinanoj havas multajn pruntovortojn el la hispana kaj la angla...

Nuntempe la influo de la angla regas. En Manilo oni aŭdas familiaran lingvon, kiun oni nomas 'Taganla' (Taglish). Ĝi estas kunfandiĝo de la tagaloga kaj la angla. Multaj sentas ke la Tagangla estas lingvaĉo. Ekzemplo de tio estas : "By the way, may klase ako bukas. In fact, busy ako uong araw. Puwede bang magkita tayo next week?" (Parenteze, mi havos klason morgaŭ. Fakte, mi estos okupata la tutan tagon. Ĉu ni povas kunveni la venontan semajnon?). En amaskomunikiloj oni aŭdas kaj legas la Taganglan. Malgraŭ la registaraj politikoj pri ligva uzo de Pilipino aŭ Filipino, la Tagangla regas.

[mallongigite, el "Lumo", revuo de Kanada Esperanto-Asocio, 2001/1]
{lingvo}

{Indonezio - ID}
Sub la Vasta Ĉielo
Yohanes Manhitu

Hodiaŭ, tie kaj tie, sub la vasta ĉielo,
ni havas nur tiujn plastikajn domojn
kaj ni sentas la varmegon de la tago.
La nokto kolorigas niajn ruinojn.

Antaŭ la hejmo mi ekvidas doloron.
La beleco estas evidenta memoro.
Kie ni trovus la veran feliĉon?
En la profundeco de la koro!

Ĝi estis leciono kiu venis
en la monato de mia naskotago
por ke ni lernu kiel ĝi nin vizitis
kaj ni vivu je la nomo de la Kreinto.
{literaturo}

[el "Esperanto en Azio", n-ro 54, Septembro 2006]


{Ĉinio - CN}
Ĉiuj nacioj frate vivas
Teng Jun

Ĉinio estas la lando kun multaj nacioj, kiuj kune vivas kaj laboras, kreis longan historion kaj brilan kulturon, multe kontribuis al la civilizacio de la homaro.

El la 56 nacioj, han-nacio estas la plej granda kun loĝantaro konsistiganta 91.96% de tiu de Ĉinio, kaj la aliaj 55 nacioj havas ĉ. 91 200 000 loĝantojn konsistigantajn 8.04% de tiu de la lando. La lonĝantaro de la nacioj escepte de han-nacio estas tre malgranda, tial en Ĉinio oni kutime nomas ilin nacimalplimultoj.

El la nacimalplimultoj ĝŭang-nacio estas la plej granda, kun 15.48 milionoj da loĝantoj. 17 nacimalplimultoj, malpli grandaj ol ĝi, havas po pli ol milionon da loĝantoj. Ili estas: nacioj mongola, huj-a, tibeta, mjaŭ-a, ujgura, jaŭ-a, dong-a, korea, tuĝja-a, hani-a, li-a, manĉura, buji-a, baj-a, ji-a, kazaĥa kaj taj-a.

Kvankam la nacimalplimultoj havas malmultajn loĝantojn, tamen ili dissemiĝas en grandareaj regionoj, okupantaj 64% de la totala areao de Ĉinio. Ili koncerte loĝas en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Xinjiang-a ujgura Aŭtonoma Regiono, Tibeta Axonoma Regiono, Guanĝi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono kaj Ninĝia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono kaj en la provincoj Yunna, Guizhou kaj Qinghai. En multaj lokoj de Ĉinio estas la fenomeno, ke diversaj nacimalplimultoj mikse loĝas kun han-oj kiel la ĉefaj. Tio estas kaŭzita de amika kontaktiĝo de ĉiuj nacioj kaj granda migrado de loĝantoj pro militoj kaj naturaj katastrafoj dum longa historia evoluo. Ĉiuj nacioj en la ekonomia, politika kaj kultura sferoj influis unu alian kaj dependis unu de alia, tiel formiĝis intimaj rilatoj inter ili, precipe inter han-nacio kaj nacimalplimultoj.

Ĝnerale, nacimalplimultaj regionoj ests vastaj kun malmultaj loĝantoj. Ili plejparte situas ĉe landlimoj. Pli ol 30 nacimalplimultoj loĝas najbare al samaj nacioj trans la landlimo.

Pro geografia situo, klimato, topografio kaj geologia strukturo, la nacimalplimultaj regionoj havas abundajn riĉfontojn kaj favorajn naturajn kondiĉojn, kiuj estas materiala bazo por ekonomia evoluo de tiuj lokoj kaj ankaŭ necesaj kondiĉoj por riĉiĝo de Ĉinio.

Escepte de la huj-a kaj manĉura nacioj, kiuj parolas han-lingve, ĉiuj aliaj nacimalplimultoj parolas sian propran lingvon kaj iuj el ili eĉ havas sian propran skirban lingvon. En Ĉinio ĉiuj nacioj estas liberaj uzi kaj evoluigi sian lingvon.

Plejparto de la ĉinaj nacimalplimultoj kredas religion kaj havas aprartajn morojn, kiuj iom post iom formiĝas en historia evoluo kaj specialaj cirkonstancoj dum longa tempo kaj senĉese ŝanĝiĝas laŭ la socia disvolviĝo. Tiaj moroj kaj kutimoj montras la historian tradicion kaj animstaton de la nacimalplimultoj kaj iliajn konceptojn pri moralo kaj valoro. Ĉiuj nacioj estas liberaj konservi aŭ ŝanĝi siajn morojn kaj kutimoj.

En la pasintaj jarmiloj la ĉinaj nacioj kune ekspluatis vastan teritorion, progressis ekonomion, kresis brilan kulturon, fondis kaj disvolvis la unuigitan multnacian landon…

Dum jarmiloj jam formiĝis neinterrompeblaj ekonomiaj rilatoj inter la ĉinaj nacioj kaj ilia frateco. Kvankam iam aperis dispartiĝo kaj separatisma reĝimo, tamen tio ne longe daŭris. La unuiĝo de la ĉinaj nacioj estas nepra tendenco de la socia evoluo kaj alia komuna volo.
{socio-nacio}

(mallongigite, el "El Popola Ĉinio", 2/1995)
= = =
{Mongolio - MN}
Ombro
Darmamijn Batbajar

"Filio mia, ne faligu vian ombron sur la neston, kiu hvas birdidojn, ĉar ilia patrino forlasus ilin!" La vortojn mia patrino ĉiam diris al mi en mia infaneco.

"Mi scias, ke patrinoj tiam forlasus siajn idojn karajn. Se ili estus forlasitaj de sia patrino, kiel do elkreskus el ili komptaitnaj flugiloj, per kiu ili ŝvebus en la aero kun venta rapideco?!" Ankaŭ diris mia patrino. La edukvortaoj de la patrino ja estas neniam forgeseblaj.

Ĉiu novnaskita ideto estas tiel delikata kaj pura, ke ĝin povas malpurigi eĉ ombro de aliaj. Same ankaŭ la animo de ĉiu patrino estas tiel kristalsimila, ke ĝin povas makuli eĉ ŝia propra ido kara, trafita de ombro de aliaj.

Jen kial, timante, ke mi faligos mian ombron sur la neston kun ankoraŭ ne plumiĝintaj birdidoj, mi iras direktante mian rigardon al la tero. Jen kial, timante, kemi malserenigos la animon de mia patrino, trafite de ombro aliua, mi iras, ankaxu direktante mian rigardon al la ĉielo.

(el "Riveroj", 2/1996, tradukita de Ĉimidijin Dogsuren)
= = =
{Japanio - JP}
Menuo
Osioka M

Proksimiĝas vespermanĝa kunsido, Zamenhofa Festo ĉe Esp-Centro en Hirosima. Mi komencis antaŭ semajno cerbumi per kio regali membrojn
de la rondo.

Certe bongustas laŭ mia nova kuirarto, japane Sanzoku-jaki, kokaĵo rostita kun sojo kaj viskoza ameo, sukero boligite viskoza. Nur ĉijare mi trovis kiel uzi viskozan ameon por kuirado.

Kaj, ĉar mi informis la membrojn pri menuo "Pladoj koreaj kaj tajvanaj", i.a. devas esti korea Ĉizimi, patitaĵo el faruno kun ostro, tuberoso, kun spica sojo kaj iom sezama oleo.

Aldone kimĉio el pecoj de freŝa ĉina brasiko kaj de pomo miksitaj per dolĉe spica saŭco kiel salato. El Tajvano plej facile kuirebla estas fritita tohuo, odor-odora pro fiŝa saŭco.

Kaj, alie iom celerio, japana brasiko k.a. folioj patitaj kun gutoj da fiŝa saŭco. Fine, rulsuŝio kiel kutime. Ja, modeste, se ni komparas kun tiu de Okajama Esp-Societo por kies Zamenhofa Festo servos la sekr. de la societo kiel profesia kuiristo.

Post ĝisosta satiĝo decidu nin havi kurson, varbi novajn membrojn, ĉar tri aŭ kvar el la membroj de nia rondo ne pagas membrokotizon, kaj eblas foriri el la komunumo de Esp-o. Ni tenu la torĉon plu en nova jaro 2009, portu
esperon al morgaŭo.
(kuirarto)

= = =
{Vjetnamio - VN}
La klasoj de emocio
Feniska
Sub la rigida jugo de la koloniistoj kaj imperiistoj, nia popolo penege laboris sed ne bone gajnis la vivon, nek estis bone traktita. Ni eltenis mizeran vivon. Tial plejgrandparto de nia popolo ne atingis bonan vivelon de klerado. Multaj infanoj restis analfabetaj.

La salajro de la gepatroj ne sufiĉis por la familia vivo. Tial, la infanoj sin dungigis kiel bubgardisto aŭ servisto ĉe riĉulo.

Ekde nia leviĝo en 1945, ni starigis movadon "Popola klerado" kaj kuraĝigis maljunulojn kaj infanojn lerni nian nacian lingvon.

Dum nia rezistado kontarŭ la franca invado, spite ĉiujn malfacilaĵojn nia popolo daŭre vigligis tiun movadon kies celo estas luktado kontraŭ l' analfabeteco.

Ĉiuvespere, niaj maljunuloj kaj infanoj kune iris al la loko kiun ili nomis "klaso". Ĉiu havis enmane etan lanternon kiu portis lumŝirmilon. Meze de l'arbustoj kaj herboj niaj fervojaj "lernantoj" laŭvice marŝas unu opst la alia sur mallarĝa vojo kaj en tenebroj, iliaj lanternoj briletis kiel lampiroj kiuj dancis kadence kun iliaj paŝoj.

La klaso ofte estis granda tendolito de komuna domo aŭ ankaŭ kelkfoje ĉe la domo de iu bonkora vilaĝano sen elektro, nek petrolo, nek kandelo. Oni sin kontentigis per sia eta lanterno kiu sufiĉe klarigis ĉiujn kajeron.

En la klaso brulis nur unu longa stangeto el arba vakso. La instruannto etis aŭ junulo adrema aŭ soldato kiu prete helpis la popolanojn.

La instruanto estis tre servema, respondis al ĉiuj demandoj, klarigis, eksplikis bone. la "lernantoj" esis diligentaj, atente aŭdis kaj sekvis ĉion kion la instruanto rekomendis. La maljunuloj timide silabis kaj la junaj helpe flustris al iliaj oreloj. la etoso estis serioza sed ege intima. Tiel sekvis multaj, multaj aliaj klasoj tielaj.

Nun, post la repaciĝo en nia lando, ni pli arde daŭrigas nian taskon: kuraĝigi la popolanojn lanĉi studadon. Ĉar la profunda fundamento de nia ekzistado estas la kulturo.

La kulturo, pli precize la klerado devas evolui paralele kun la landa ekonomio. Ju pli progresas la ekonomio, des pli ĝi subtenas la kulturon, kaj kontraŭe, ju pli la popolo evoluas en kulruto, des pli ili antaŭenigas ekonoikon, sciencon, teorion kaj teknikon.

Ni, forviŝante al malsaton, malpliigas la malriĉecon kaj luktadas kontraŭ analfabeteco por la progreso de nia popolo, por la modernigo kaj prospero de nia lando.
Kiel nia onklo Ho jam projektis, nia patrolando kvinoble aŭ dekoble pli beliĝos ol pasinttempe. Tial, multiĝos la lernejoj, la hostpitaloj, kaj malaperos malliberejoj.
{eduko}

[el Raportoj el Vjentnamio, dua eldono kunsuplemento, auxgusto 2007]
= = =
{Japanio - JP}
Pri Oomoto
OKUŬAKI Toŝiomi

Oomoto estas ŝintoisma religia grupo tamen tute alia de ŝtat-ŝintoismo. Oomoto havas 2 fondintojn. Unu estas la Fondintino Deguĉi Nao. Kaj la alia estas la Kunfondinto Deguĉi Onisaburo. La Fondintino Deguĉi Nao komencis ricevi revelaciojn de Dio en 1892. Tio estas la naskiĝo de Oomoto. La Kunfondinto Deguĉi Onisaburo ordigis la organizon kaj doktrinon de Oomoto. Li oficiale adoptis Esperanton en 1923 kaj la aktivo de EPA (Esperanto-Populariga Asocio; satelita organizo de Oomoto) komenciĝis. Oomoto havis multajn kooperajn rilatojn kun aliaj religioj en la mondo jam de antaŭ la Dua Mondmilito. En 1925 sub la iniciato de la Kunfondinto, Oomoto fondis Mondan Religian Federon en Pekino de Ĉinio. Pro la doktrino pri Dio de Oomoto, aŭ pro la paŝoj por pacismo kaj internaciismo la tiama registaro de Japanio, iranta sur la vojo de fanatikaj naciismo kaj militismo, donis al Oomoto grandan subpremon en 1935. Kun la finiĝo de la Dua Mondmilito la incidento tute solviĝis kaj Oomoto rekomencis la aktivadon.

Oomoto estas pioniro en “interreligia movado”. Oomoto okazigis komunan diservon kun Episkopa Eklezio de Usono en Ajabe, la naskiĝurbo de Oomoto en gubernio Kioto en 1977. En Nepalo Oomoto faris kunan preĝejon kun hinduismo kaj budhismo en 1978. Oomoto partoprenis en la interreligia diservo ĉe Mt. Ŝinai de Egiptio en 1979 kaj 1984. Kaj en 1991 la reprezentantoj de Oomoto pilgrimis al Mekko, dank’ al islama juristo de Sirio. Oomoto okazigis Preĝon kaj Mondan Religian Forumon en 1993 kaj 2002. Plue, filioj en Hindio kaj Mongorio de Universala Homama Asocio (satelita organizo) disvolvas fervore mondfederan movadon.

Krome, Oomoto aktive agadas en la kampo de arto kaj agrikulturo. La sinsekvaj spiritaj gvidantoj mem engagiĝas en arto kaj agrikulturo. Oomoto okazigis ekspoziciojn en 13 ejoj de 6 landoj de Eŭropo kaj Ameriko de 1972. Oomoto havas satelitan organizon nomatan “Aizen-mizuho-kai” por disvastigi propran organikan agrikultur-manieron. La prezidanto de tiu organizo ofte vizitas landojn de Azio por gvidi la manieron.

Se temas pri la agado de Esperanto, EPA aranĝas Fakkunsidon de Oomoto ĉe UK ĉiujare. En 1987 la premio Onisaburo Deguĉi fondiĝis kaj poste la “Ĉambro de Onisaburo” estis instalita en la oficejo de UEA. Tuj post la UK en Jokohamo en 2007 Oomoto okazigis la eventon “Bonvenon al Oomoto”. En 2010 la okazigo de la “Utafesto” en Brazilo estas jam planita. “Utafesto” estas la Oomoto-stila rito por harmoniigi kaj pacigi la homojn kaj sociojn kaj mondon, pere de ĉantado de dediĉitaj poemoj de iu decidita stilo kaj danco de di-servantinoj. Kaj Ĉi-jare interŝanĝo inter religiuloj de Koreio kaj Oomoto pere de Esperanto jam komenciĝis.

La nuna supera gvidanto de Oomoto estas la kvina spirita gvidantino Deguĉi Kurenai. En memorinda milenio la urbo Ajabe kaj Jerusalemo fariĝis ĝemela urbo pere de Oomoto. Ŝi esperas la okazigon de “Utafesto” per Esperanto en Jerusalemo por mondpaco en proksima estonteco.

Por detala informo pri Oomoto: http://www.oomoto.or.jp/Esperanto/index-es.html
{religio}
[Okuŭaki Toŝ­iomi estas apartenanta al la Doktrina Instituto de Oomoto]

= = =
Radaktante:
Estis mia revo eldoni surpaperan revuon pri Azia kulturo. Post longa diskutado kun gesamideanoj el diversaj landoj kaj longa penado, mi venis je la konkludo ke ne eblas eldoni ĝin surpapere. Do, mi ekas labori por malfermi retpaĝon. Jen por iri rekte al "alt-nivela" paĝo, mi provas per blogo, por vidi kiel ĝi funkcias kaj kiel reagas homoj el aliaj landoj. Mi prezentas tiun ĉi unuan numeron kiu aperas kiel provaĵo.

Tre bedaurinde, malgraŭ mia petado al esperantistoj el diveraj aziaj landoj, mi ne sukcesi trovi artikolojn por ĝi. Do, mi kolekis malgrandajn artikolojn pri Azio, plejparte verkitaj de azianoj por aperigi la unuan numeron, el mia malgranda kolekto de esperanto-libroj en mia ĉambro. Mi petas pardonon ke mi ĉerptis ilin sen permesoj de koncernaj eldonistoj. Mi esperas ke de venonta numero, mi sukcesos en meti artikolojn verkitaj originale por Azionia.

Mi ege petas, bonvolu sendi al mi artikolojn por ĝi, por ke ni komprenu kiom bunta ni estas kaj anakxu por ke ne-azianoj komprenu kiom vaste ni vivas. Mi atendas vianjn kritikojn kaj sugestojn por plibonigi ĝian eldonon kaj ankaŭ por ĝin daŭrigi.

Razen Mandhar (redaktanto/kompilanto)
razeno(a)gmail.comwww.razeno.net/ www.razeno.blogspot.com

Monday 8 December 2008

Bonvenon al Azio

www.azinonia.blogspot.com


Azio estas kontinento de diverseco kaj bunteco. Laŭ grandeco, varmeco, alteco, koloro, etno, religio, ekonomio, socio ktp. De multaj jaroj Esperanto servas kiel ligilo inter la diversaĵoj. Jen, mi klpodas ion fari malgrandan por utiligi Espearnton kaj diskonigi la buntecon de Azio inter esperantistoj aziaj kaj aliaj.

Estis mia revo eldoni espento-revuon pri kulturaj aferoj. Ja estas bona ideo sed postulas tempo por realigi ĝin pro financaj malsufiĉoj. Intertempe, mi prezentas pli facilan vojon - por atingi al la celo de esperanto-revuo.

"www.azionia.blogspot.com" estas tiu paŝo. La vorto Aziano estas kunigo de "AziO" kaj "nia". Ĝi estos la paĝo kiu akceptas ideojn, opiniojn, vidpunktojn kaj rakontojn de aziaj landoj de aziaj landoj. Ĝi enhavos artikolojn pri: arto, kulruto, religio, socio, modo, juna vivo, amo, politiko, lingvo,literaturo, forlkrakonto, manĝaĵo, edukado, konstruaĵo/arkitekturo kaj aliaj.

Per simpla Esperanto, vi povas verki artikolojn pri supre menciitaj temoj. Viaj vidpunktoj, surbaze de via lando, kulturo kaj socio estas grava por legantoj de aliaj aziaj (kaj ankaŭ aliaj landoj). Ĝiaj legantoj en unu paĝo komprenos la geografian kaj kulturan diferencon inter aziaj landoj.

Do, mi petas vin verki ion kaj sendi ĝin al mi. Kun via artikolo estu ankaŭ via eta foto, via mallonga enkonduko, fotoj rilate al la artikolo ktp. Sendu ilin al : razeno(a)gmail.com aŭ azionia(a)gmail.com

La artikoloj aperos laŭ la dato mi ricevos ilin. Nova artikolo venos surpre kaj malnovaj restos malsupre. Krome, troviĝos arkivo de malnovaj artikoloj laŭ monato.

Amike,

Razen Manandhar

Thursday 4 December 2008

Tuesday 2 December 2008

Saluton el Azio al Azio

Jen nia blogo por paroli pri Azio en Espernto. Kredu ke gxi estas "nia" blogo...