Wednesday 1 April 2009

Numero 02: aprilo 2009

Enhavo:
1. Vietnamio : La mondaj heredaĵoj en Vjetnamio : Nguyen Thu Quynh
2. Ĉinio: Kiel fariĝi fluparolanto? Ĉu eblas por azianoj? : Bill Mak
3. Ĉinio: Omaĝe al Zamenhofa Festo : Zhuang Qixiong
4. Koreio : Esperanto estas grava por Azio : Lee Hyun Hee
5. Japanio : La plej bongusta : Osioka M

{Vietnamio}
La mondaj heredaĵoj en Vjetnamio
Nguyen Thu Quynh

En la listo de homaraj heredaĵoj klasifikitaj de UNESCO , Vjetnamio posedas tri kulturajn (̣ la antikva imperia urbo de Hue, la pejzaĝo Cham de My Son, la antikva urbo de Hoi An ), du naturajn ( la Golfo de Ha Long, la nacia parko de Phong Nha - Ke Bang ), du nemateriajn kaj buŝajn ( la Kortega muziko Nha Nhac de Hue, la kulturo de gongoj de Tay Nguyen ) kaj unu kun interesoj samtempe geomorfologia, geologia, kultura kaj historia.

1. La Kortega muziko ( Nha Nhac ) de Hue

La Kortega muziko de Hue aŭ Nha Nhac ( en vjetnama: " eleganta muziko " aŭ " ceremonia muziko " ) estas muziko de la kortego de l'imperiestro koncertita dum tiel ĉiujaraj ceremonioj, religiaj datrevenoj kaj eventoj kaj dum specialaj eventoj nome kronadoj, entombigoj aŭ oficialaj bonvenigoj. La Nha Nhac estis la dua vjetnama kultura heredaĵo rekonita de l'UNESCO kiel netuŝebla kultura efektivaĵo de la homaro ( en 2003 )

2. La Golfo de Ha Long


La Golfo de Ha Long, originala heredaĵo , ŝirmas gravajn postrestaĵojn de la procezo de formado kaj evoluado de la tera krusto. Ankaŭ ĝi estas la lulilo de antikvuloj Vjet. Ĝi nombras ĉirkaŭ 1.600 kalkajn insulojn kaj insuletojn, kiuj kreas spektindan maran pejzaĝon. La aparte estetika valoro de tiu pejzaĝo kompletiĝas per lia granda biologia intereso. Ĝi ŝirmas grandan diversecon de ekologiaj sistemoj nome arbaro da lagunoj, masivoj da koralo, tropikaj sekaj arbaroj sur kalko, ktp. En 1994, ĝi rekoniĝis monda natura heredaĵo kaj en 2000, UNESCO duafoje ĝin klasifikas monda heredaĵo pro lia intereso geomorfologia, geologia, kultura kaj historia.

3. La arkeologia pejzaĝo de My Son


La pejzaĝo de My Son situas je tridekoj da kilometroj de Hoi An, en la komunumo Duy Phu, distrikto Duy Xuyen, provinco Quang Nam. Tio estas unu el la plej gravaj lokoj de l'antikva reĝolando Champa. Konstruita inter la VIIa kaj la VIIIa jarcentoj, en My Son restadas historia postrestaĵo , de nun klasifikita de UNESCO monda hederaĵo. La pejzaĝo enhavas ĉirkaŭ 70 arkitekturajn faritaĵojn el brikoj kaj ŝtonoj, situantajn en koro de verdiĝanta valo. Tiu diverseco atestas la genion kaj lertecon de Chamaj metiistoj. Konstruita sub la reĝado de la reĝo Bhadresvaraman ĉe fino de la IVa jarcento, My Son fariĝas la kulta loko de la reĝolando Champa, je brahamanisma religio. Dank' al la konservado de kulturaj aktivecoj, al la restaŭrado kaj al la konstruado, kiujn al ĝi rezervadis la Champa popolo, My Son havas pli multe da arkitekturaj kaj skulptartaj postrestaĵoj ol alia ajn Chama pejzaĝo de la lando.

4. La urbo de Hoi An


La urbo de Hoi An situas en la provinca urbo, provinco de QuangNam. Fondita en la VIIa kaj VIIIa jarcentoj, tiu antikva urbo antaŭe estis grava haveno de Centro de la lando. Laŭ la fadeno de jardekoj, ĉiuj arkitekturaj stiloj intermiksiĝas por doni unikan stampon al tiu urbo nun enskribita en la listo de heredaĵoj de la homaro. 884 konstruoj estas entabligitaj pro siaj interesoj historia kaj arkitektura. Certaj tegmentoj estas rekovritaj je miloj da konkavaj kaj konveksaj telegoj. Unu el la plej interesaj monumentoj estas la kovrita japana Ponto. Nuntempe, la antikva urbo de Hoi An jam preskaŭ sendifekte konservas vastan arkitekturan kompleton entutigantan pagodojn, komunumajn domojn, putojn, domojn konsekritajn al prauloj, loĝejojn, bazarojn. Tiu urbo estas vera muzeo en plena aero kaj vivanta je la arkitekturo kaj vivmodo de dum la feŭda periodo urbanoj.

5. La Nacia Parko de Phong Nha - Ke Bang


La Nacia Parko de Phong Nha - Ke Bang enviciĝas inter la trideko da kulturaj kaj naturaj heredaĵoj de 160 landoj, membroj de la Konvencio por protektado de mondaj heredaĵoj de l' UNESCO. Situante en la vilaĝo Son Trach, oriente de la montaro Truong Son, Phong Nha - Ke Bang nombras multajn belegajn grotojn, arkeologiajn pejzaĝojn, historiajn postrestaĵojn multvalorajn kaj tropikan sovaĝan arbaron kun granda biodiverseco. Tiu lasta ŝirmas fakte 751 vegetalajn speciojn, kies 36 estas enskribitaj en la Ruĝa Libro de Vjetnamio, kaj 381 animalajn speciojn. Laŭ la Brita Asocio de speleologia esplorado, la subtera reto de Phong Nha havas la plej gravan longecon en la mondo, la plej altan kaj la plej larĝan eniron de groto, la plej vastan kaj la plej belan sablejon, la plej belegajn stalaktitojn kaj stalagmitojn.

6. La malnova imperia urbo de Hue


Situante en Centro de Vjetnamio, Hue estis antaŭe la ĉefloko de reĝoj Nguyen ( 1558 - 1945 ). Ĝi estas famkonata pro siaj pagodoj, temploj, citadelo, reĝaj tomboj , kaj sia belega arkitekturo en harmonio kun romantikaj pejzaĝoj. Krome Hue estas la kultura centro de la lando, ĉar ĝi ĉiam sukcese antaŭgardis sian tradician kulturan identecon. En 1993 , ĝi estas klasifikita en la listo da mondaj heredaĵoj fare de l' UNESCO.

7. La kulturo de gongoj de Tay Nguyen


La kulturo de gongoj de Tay Nguyen estas rekonita en 2005 de l'UNESCO nemateria kaj buŝa hederaĵo de la homaro. Ĝi sin tenas en 5 provincoj de Tay Nguyen ( Dac Nong, Dac Lac, GiaLai, Kon Tum kaj Lam Dong ). La gongoj estas intime ligitaj kun diferencaj aktivecoj de minoritataj etnoj kiel Ede, Bana, Ma, Lac …Kiel integra parto de la vivo de tiuj lastaj, ili estas ankaŭ privilegia rimedo de komunikado kun la Spiritoj kaj la Transmondo. Tiuj instrumentoj povas esprimi la ĝojon kaj la malĝojon, tiel atestante ĉiujn ŝanĝojn rilate al la ĉiutaga vivo. La plimulto da vilaĝoj kaj vilaĝetoj de Tay Nguyen aranĝas al ĉiu el si unu kompleton da gongoj por servado de komunumaj aktivecoj kaj de festoj.
===
{Ĉinio}
Kiel fariĝi fluparolanto? Ĉu eblas por azianoj?

Bill Mak

Esperanto estas ja pli malfacile por azianoj. Sed kompare ol aliaj lingvoj, ĝi jam estas certe multe pli facila. Antaŭ jaroj mi aŭdis lingviston kiu diris ke Bahasa Indonesia estas la plej facila lingvo en la mondo, eĉ pli ol E-o. Sed mia sperto ŝajnas male. Mi lernis la bahasan dum tri jaroj. Ĝi certe estas pli facila ol multaj aliaj lingvoj, sed certe ĝi ne estas facila kompare ol E-o.

Mi pensas ke prononcado estas unu el la plej rimarkindaj problemoj de aziaj E-istoj. Mia denaska lingvo estas la kantona ĉina, certe mi emas paroli iun ajn lingvon kun kantona akcento. Sed oni ne aŭdus ĉinan akcenton en mia E-parolado. Unu el la ĉefaj kialoj estas ke mi multe babilis kun fluparolantoj kiam mi estis komencanto. Krome, mi renkontis homojn kiuj parolas kun diversaj akcentoj, kaj mi povas elekti tian akcenton kiu sonas al mi plej klare (kaj plaĉe). Interalie, mi trovas la E-prononcadon de D-ro Dasgupta ege bela sed bedaŭrinde ne la plej facile komprenebla.

Grave estas ke oni estu senhonta dum la lernado ekde la komenco. E-on mi memlernis dum 3 monatoj sed parolado estis por mi tre malfacila. Tre bonŝanĉe mi gastiĝis ĉe E-familio dum 3 monatoj. Tiam E-o fariĝas necesa ĉiutaga komunikilo. Cetere, mi devas danki Normand Fleury kaj Zdravka Metz por ties verda inspiro kaj amplena pacienco. Precipe Zdrvaka, kiu estas bonega instruistino, iom strikta, ĉiam puŝas min. Kiam ajn mi petas ke ŝi parolu plimalrapide, ŝi respondis ke mi aŭskultu plirapide. Dum mia E-instruado, kutime Ĉe-metode, mi ofte insistas tion se la studentoj povas elteni la konfuzan senton je la komenco.

Mi sentis tre bonŝanĉe ke dum mia lernado, mi renkontis plurajn tre elstarajn s-anojn kiuj ne nur parolas E-on klare kaj bele, sed ili mem estas tre inspiraj homoj. Iliaj vortoj miras min. Oni ne forgesu ke ĉiuokaze lingvo estas nur ilo, eĉ pli grave estas la enhavo. Por mi, kiel lingvisto, mi havas konstantan kontakton kun kelkajn E-lingvistojn. Kiel budhano, mi klopodas roli aktive en la E-budhana komunumo. Tre gravas fakaj grupoj kie E-o fariĝas signifoplena ilo anstataŭ nur ia amika sed hazarda babilado.

Dum mia dujara restado en Ĉinio, mi rimarkis ke ne mankas entusiasmo inter la dek-miloj da E-amikoj, kiuj bedaŭrinde restas eternaj komencantoj. Malgraŭ ties entusiasmo, ili mem estas malbona reklamilo por E-o. Precipe kiam ili varbas al la mondo ke E-o estas la plej facila lingvo sed ili mem nur povas balbulte paroli. Io mankas en la lingvo-kleriĝado. Mankas altnivela instruisto. Mankas studentoj kiuj agnoskas kaj komprenas la gravecon de altnivelaj instruistoj. Mankas kondiĉoj kiuj altiras kaj tena altnivelajn instruistojn.

Foje mi pensas ke lingvolernado estas kiel fajro. Oni transdonas fajron de unu torĉo al alia.

Estas grave ke la lingvo ne restu nur kiel vortoj senvivaj. Lingvo estu utila, vivanta ilo por io. Pro tio, tiuj kiuj deziras fariĝi fluparoli E-on multe kontribuu kaj laboru por la movado. Dum la laborado, la lingvo fariĝas utila kaj necesa. Kaj neceseco farigas pliboniĝon kaj eventuale perfekton.

Mi memoras ke antaŭ 15 jaroj mi havis tiom grandan deziron fluparoli E-on ke iunokte mi komencis sonĝi en Esperanto. Nun pro mia studado, plej gravas por mi fluparoli la japanan. Feliĉe antaŭ kelkaj semajnoj, mi ankaŭ ekkomencis sonĝi en la japana. Kvankam ke en la sonĝo mi ne komprenis ĉion, mi fidas ke malgraŭ mia malrapida vira cerbo, iam mi fariĝos fluparolanto!

===
{Ĉinio}
Omaĝe al Zamenhofa Festo
(laŭ ĉinesko Hexinlang)
Zhuang Qixiong

Kun emocio

ni festu

grandan tagon

laŭ racio.

La talenta Zamenhof

----lingva utopio?

Per paca ambicio;

Por homara frateco

kaj socia harmonio.

Plej glora

defio!
===
{Koreio}
Esperanto estas grava por Azio
Lee Hyun Hee

Kiam mi estis komencanto,tiam mi volis legi unu artikolon,tamen ĝi estis tro malfacila por mi. mi tiam pensis ke Esperanto ankaŭ estas malfacila lingvo same kiel angla lingvo.

Tamen poste mi rimarkis ke tiu eŭropano, kiu skribis tiun artikolon, miksinte kun siaj naciaj vortoj. Esperanto estas pli facila lingvo, komparante ĝin kun aliaj eŭropaj naciaj lingvoj. Kvankam vortoj devenis de Eŭropo, tamen Esperanto plaĉas al mi, ĉar ĝi havas akuzativon, kiun eŭropanoj ne ŝatas kaj gramatiko estas simpla kaj ĝi prononcas laŭ skribo kaj skribas laŭ prononco, tute same kiel Korea Lingvo. En Azio estas multe da landoj, kiuj havas siajn proprajn naciajn lingvojn. Antaŭ ol mi lerni Esperanton, neniun geamikojn mi havis en tuta mondo, tamen nun mi havis multe da geamikoj, kun kiuj mi ĉiu tage povos renkonti, vidante unu la alian per komputilo. Mi nun pensas ke Zamenhof jam ŝajne antaŭvidis ke post 120 jaroj naskiĝos interneto kaj hejme ĉiuj Esperantistoj facile povos renkonti kaj babili unu kun la alia. Mi estas feliĉa, pro Esperanto kaj interneto. Mi nun pensas ke se mi ne lernus Esperanton, kiel mi povos komunikiĝi kun geamikoj el Nepalo, Barato,Vjetnamio, Ĉinio kaj Japanio en azio?

Ju pli facila estas lingvo, des pli utila estas ĝi por homaro,ĉu ne? Ni, aziaj Esperantistoj faru penadon propagandi Esperanton al ĉiuj aziaj landoj, por ke ni facile povu komunikiĝi unu kun la alia.Por eŭropanoj, Esperanto estas tro facila, tial ŝajne ili subtaksas ĝin, tamen por azianoj Esperanto estas pli grava por komunikiĝi unu kun la alia. Tio estas vojo ,kiu iras al paco, kiu progresigas aziajn landojn,laŭ mi.
===
{Japanio}
La plej bongusta
Osioka M

Iam venis al mi tri esperantistoj el fora lando, kaj post vespermangxo kuirita de mi, ili aplauxdis, "La plej bongusta hejma kuirajxo en Japanio!"

Mi demandis, "Kiom da japanaj hejmoj vi jam vizitis?"

"Bedauxrinde! Nur unu, vian hejmon por la unua fojo kaj la lasta en Japanio. Ni devas morgaux flugi hejmlanden."

===
Redaktante

Estas bedauxrinda ke mi ne sukcesis allogi al multaj geamikoj el Azio verki por tiu cxi revueto. Do, mi poste decidis eldoni gxin kvar foje en jaro. Ecx por tio mankis suficxe da artikoloj. Jen mi iel eldonas gxin kiel tiel eblas. Mi antauxvidas vian plidensan kunlaboron.

Mi dankas al KAEM ke gxi donis spacon en la bulteno "Esperanto en Azio" pri nia revuo.
,

No comments: