Wednesday 1 July 2009

Numero 03: julio 2009

ENHAVO:
1. Irano:Puĉo en Irano : Reza
2. Ĉinio:La komenco de l' mondo : WANG Chongfang
3. Vjetnamio: Surluna Kuniklo : Verda Petalo

{Irano}
Puĉo en Irano
Reza

Nun pli facile oni povas paroli pri la puĉo en Irano. Fakte la fraŭdo kiun oni faris vendrede je la 12a de junio estis enkonduka fazo de puĉo kiun estris s-ro Ali Ĥamenei -la gvidanto de islama revolucio- kontraŭ la respubliko. Oni povas konkludi ke je la 19a de junio 2009 jam estis fino de islama respubliko de irano kaj komenciĝo de "islama regado de irano". Nun s-ro Ĥamenei forĵetante la voĉon de la irana popolo decidas la aferojn laŭ sia emo kaj prezidentigas sian favorulon kaj ne tiun kiun la plimulto "elektis".


Ekde la venko de la revolucio en 1978 ene de la revoluciuloj esti du frontoj: islama respubliko kaj islama regado. Ajatollaho Ĥomejni emis al respubliko kaj pro tio ke li estis tre potenca kaj lia sekvantaro estis la plej multo, kredantoj al la islama regado ne sukcesis ion fari kaj ili silenteme atendis favoras oportunan okazon. Post la morto de Ajatollaho Ĥomejni elektiĝis Ali Ĥamenei kiel la gvidanto de la islama revolucio. Ĥamenei heredis postenon al kiu li devis sin pruvi ĉar lia antaŭulo estis tre influhava kun vasta potenco, do li devus krei siajn apostolojn kaj tiel pli kaj pli kolektiĝis ĉirkaŭ li ĝuste tiuj apogantoj de "islama regado" kiu laŭ sia teorio devas gvidi la ŝafojn al favora paŝtejo kaj ke la plimulto estas nesciantoj kaj "religiaj scienculoj" taskas decidi kaj gvidi ilin al "la rekta vojo de la kredantoj". Tiel estis ke s-ro Ĥamenei pli kaj pli malproksimiĝis de la apostoloj de sia antaŭulo kaj kreskis lia propra apostolaro, li donis pli kaj pli da eblecoj al "Revolucia Gardantara Armeo" (RGA) kaj la generaloj de RGA okupis iom post iom pli da postenoj en la registaro. Senoficigaj postenoj pli grasiĝis ol elektitaj kaj tiel "respublika flanko" pli kaj pli maldikiĝis. Elektiĝo de Mohammad Ĥatami en 1997 estis amara evento al la fronto de islama regado ĉar Ĥatami estis defendanto de la respublika fronto kaj ĝuste pro tio okazis ardaj konfliktoj dum la prezidenteco de Ĥatami kiu estis kaj daŭre estas pli ŝatata de la irana popolo ol s-ro Ĥamenei kaj tion kompreneble la kontraŭa fronto neniel povas toleri ... .

En junio 2005 tiam kiam Ĥatami finis sian duan periodon de sia prezidenteco kaj laŭ la leĝo devus forlasi la postenon aperis ornamita "kontraŭ difekta" Ahmadineĵad - eksRGAano- kiu po 3 jaroj estis urbestro de Tehrano kaj monĵetadis al malriĉaj kvartaloj de Tehrano sen fari ion bazan laboron aŭ planon rilate la urbo mem. Dum 3 jaroj li malrekte aĉetis la malriĉulojn de Tehrano laŭ la granda antaŭ planita projekto kiun hodiaŭ oni povas rimarki.

Ahmadineĵad estis "elektita" kiel prezidento kaj tiel komenciĝis nova erao kiu estis laŭ la kordeziro de s-ro Ĥamenei. Ahmadineĵad estis idealo de Ĥamenei kiu plenumis liajn planojn kaj tiel la prezidento fariĝis pura sklavo de la gvidanto dum la antaŭaj neniam estis tiel.

Finfine venis tempo post 4 jaroj por balotado kaj laŭ la leĝo oni devus (re)elekti la prezidenton kaj tiel aperis problemoj. Komence sin anoncis Mohammad Ĥatami sed "oni" avertis lin ke li ne havos bonan sorton(!?) insistante la kandidatiĝon do li rezignis kaj poste aperis Mir Hosejn Musavi.

Kiu estas Mir Hosejn Musavi?
Li estis ĉefministro ekde 1980 ĝis 1998, tre favorata kaj subtenata de Ajatollaho Ĥomejni sed konfliktita kun Ali Ĥamenei la tiama prezidento. Musavi kaj Ĥamenei dum sia kolegado havis profundajn konfliktojn kaj ĉiam s-ro Ĥomejni subtenis al Musavi. Post la forpaso de Ĥomejni kaj ŝanĝo de la konstitucio kaj elektiĝo de Ĥamenei, Musavi forlasis ĉiujn postenojn registarajn kaj laŭnome fojfoje aperis kiel ano de la konsilio de la gvidanto sed tio estas nur kiel prestiĝo. Li okupiĝis pri sia arta hobio desegnado kaj urboplanado sed la respublika fronto premis lin sin anonci kiel kandidato "ĉar la respubliko flanko estas en danĝero". Kaj finfine Mir Hosejn jam decidis kaj sin anoncis "ĉar sentis danĝerojn al la lando" kaj ke "la mensogistoj kaj palmistoj regas la ŝtaton" ...

Estis klara ke Ĥamenei ne toleros Musavion pro antaŭa sperto sed oficiale ne eblis bari lin. Musavi estis/as sufiĉe bonfama pro sia laboro kaj la popolo havas sufiĉe bonan memoron pri lia agado dum la ĉefministra funkciado.
Do la RGA-partio planis "silentan puĉon" kontraŭ la balotado kaj tiel aperis "miraklo" ke Ahmadineĵad estis reelektita dum la granda plimulto ne voĉdonis al li!

Oni sukcsis puĉi kotraŭ la popolo kaj malliberigi respublikon lasante finan punkton al ĝi kaj tiel komenciĝas la epoko de la islama regado en Irano sed ĉu irana popolo toleros? Estas fortaj duboj, la historio ne memoras ke iu puĉo longe daŭris.

=
{Ĉinio}
La komenco de l' mondo
WANG Chongfang

(Tiu ĉi drame streĉa antikva ĉina legendo, kiun nia juna azia kunlaboranto poeziigis, kun la optimismaj finversoj estas konvena enkonduko de tiu ĉi printempa numero.)

En la komenco nia mondo
ekestis kvazaŭ ovo granda.
Ekzistis do nek mar' nek monto,
nur la kaoso prakonstanta.

Prapatro nia, virkoloso:
La sanka Panko lin nomas oni.
De la komenco en kaoso
li ekis ĝermi kaj burĝoni.

Naskiĝis Li kaj malrapide
dum longa temp' li sin etendis
en dolĉa dormo. Sed subite
ekvekan vokon li eksentis.

Nun Li per okulpar' avida
bedaŭre vidis nur nenion
krom la mallum'. Do Li tedita
decidis krei harmonion.

Hakilon prenis Li de ie
kaj la mallumon forte hakis.
Kun tondra bruo kolizie
la granda ovo dise krakis.

Tuj la malpeza materio
leviĝis alten kaj la helo
aperis de la galaksio
kaj estis preta la ĉielo.

La peza, miksa elemento
iom post iom sube marĉis,
ĝi iĝis seka de pravento.
La temp' ankoraŭ ne ekmarŝis.

Li poste staris sur la tero,
ĉielon tenis per la kapo
plenfirme, por ke la danĝero
ne falu teren kun mortfrapo.

Solece kaj senmove staris
Li, spite al la lac', doloro.
(Ho, kian Li miraklon faris!
Lumigu lin la dank', memoro!)

Longtempo pasis for. La tero
kaj la ĉiel' jam estis firmaj
sed la koloso en la sfero
seniĝis jam de fortoj ŝirmaj.

Post la longdaŭra kre-laboro
ripozon ankaŭ li deziris.
Li ekkuŝiĝis kun langvoro.
La viv' foriris. Li martiris.

El lia lasta, laca spiro
fariĝis nuboj kaj la vento
kaj la stertor' de l' giganta viro
kreskis je tondra firmamento.

Okulo dekstra iĝis suno,
kaj la alia -- milda luno,
brakoj, piedoj -- grandmontaro,
la sango jen rivero, maro.

La vejnoj iĝis vojoreto,
el karno lia: tero, humo
hararo blanka: altkometo,
la haŭt' foliarbar' en zumo.

Prapatro nia, granda Panko
donacis grace harmonion,
ne estas ve, ne estas manko
al Li ni danku ĉion tion.

el Norda Prismo
[fonto: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/komenco.html]
=
{Vietnamio}
Surluna Kuniklo
Verda Petalo
(Vjetnama porinfana fabelo)

Malnovtempe foje, ĉe ombra kaj freŝa angulo de iu arbaro, intime kaj gaje ludis kaj amuziĝis tri infanaj bestoj: Kuniklo, Simio kaj Mustelo. Tiuj-ĉi estis tre bonkoraj junaj amikoj.
De la Ĉielo, Maljuna Feo, vidante ilin kune ludi, kredis ke ili estas tre bonaj amikoj, sed ankoraŭ deziris ĝuste scii kiu el ili estas la plej bonkora.

Li tuj ekflugadis malsupren sur la Teron kaj prenis sur sin la formon de mizera almozpetanto kun malnova kaj malpura ĉapelo, kun ŝiritaj veŝtoj sur sia tre maldika korpo kaj kun nudaj piedoj malfortaj.
Li tre pene malrapide marŝadis paŝon post paŝo, la buŝo ĉiam senspire ĝemante: "Mi estas tro malsata, tro malsata! Savu min, savu min!"

Tion aŭdinte, niaj tri amikoj ĉesis sian ludon kaj rapide endiskuris en profundan arbaron por serĉi ion eblan fari donacon al la maljuna almozpetanto, esperante trankviligi lian grandan malsaton.

Post kelka momento, amiko Simio jam revenis, kunportante en siaj brakoj multajn fruktojn nome bananojn, kastanoj, ananasojn. Amiko Mustelo ankaŭ jam kaptis grandan fiŝon por al la malfeliĉulo donaci.
Sed, sed, kun senenhavaj manoj revenis nur Kuniklo, nia tria amiko. Multe li jam serĉis sed nenion trovis. Tre malgaje, li sidiĝis sur grandan stonon. Li enpreniĝinte klinis sian kapon. Li pensis, pensis, pripensis... Subite en sia cerbo kiel fulmo ekbrilis bela grandanima ideo. Li tuj petis de amiko Simio plurajn sekajn branĉojn de arbo. De amiko Mustelo li ankaŭ petis iom da fajro.
Li rapide komencis grupigi lignojn en granda amaso kaj ĝin ekbruligis. Li estis preparanta ensalti en la grandan fajron. Ĝustatempe la mizera almozpetanto subite reprenis sur sin sian originalan fean formon.

La maljuna Feo grupigis la tri amikojn kaj dolĉege diris: "Miaj karaj nepoj! Ĉiuj tri vi estas tre, tre bonkoraj infanoj. Sed la plej bonkora el vi estas amiko Kuniklo. Nia Kunĉjo ne timas fajron, ne timas danĝeron kaj aŭdacas oferi sian korpon, sian vivon por helpi mizerulon, por savi la alian".

Post tiuj vortoj, la maljuna Feo ĉirkaŭprenis inter siaj brakoj nian feliĉan Kuniklon kaj ambaŭ ekflugis supren la Ĉielon, laŭdirekte al la Luno. Kaj la ceteraj amikoj Simio kaj Mustelo ambaŭ kune rigardis kun grandega miro tiun miraklan flugadon.
Kaj de tia sankta tempo, tre regule, ĉiumonate, en plenluna nokto, niaj infanoj kaj eĉ iliaj gepatroj denove havas sanan okazon kontempli la konfuzan fabelan silueton de nia kara Kuniklo, aperante sur la bela kaj milda fizionomio de la Luno.
= = =
Redaktante:
Jen estas la pruvo ke tiu ĉi reta gazeto ne daŭros. Post mia longa laboro kaj petado al multaj gesamideanoj el diversaj landoj, mi ne sukcesis trovi artilkolojn/verkojn por tiu ĉi gazeto. Venis al mi raportoj pri Esperanto-movado kiun mi ne intencas uzi sed neniu verkis precipe por Azionia, tre bedaŭrinde. Mi kulpas, ke mi imagis pri multkolora, vere azia reta gazeto. La mallonga sperto donis al mi eliluziigon, tre grava por mia estonta esepranta vivo.

Ŝajnas al mi ke ni Azianoj pli multe volas ĝui "movadon". Kaj, mankas al ni verkantoj pri siaj landoj, kulturoj. Nu, mi venas al la punkto ke tiu ĉi estos la lasta numero de Azionia. Mi atendas viajn sugestojn.

No comments: